Villazanzo de Valderaduey
Villazanzo de Valderaduey [biljaZANzo debalderaDŬEJ] estas municipo en la oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Sahagún, en la sudoriento de la provinco. La rivero Valderaduey trapasas la municipan teritorion.
Villazanzo de Valderaduey | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24328 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 379 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 32′ N, 4° 58′ U (mapo)42.534722222222-4.9647222222222Koordinatoj: 42° 32′ N, 4° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 912 m [+] | ||
Areo | 145,88 km² (14 588 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villazanzo de Valderaduey [+] | |||
Geografio redakti
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Carbajal de Valderaduey, Castrillo de Valderaduey, Mozos de Cea, Renedo de Valderaduey, Valdescapa de Cea (en la foto de la tabelo), Velilla de Valderaduey, Villadiego de Cea, Villavelasco de Valderaduey kaj Villazanzo de Valderaduey, okupas totalan areon de 145,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 392 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 850 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 72 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Villaselán, Cea, Pino del Río, Fresno del Río, Villota del Páramo kaj Santervás de la Vega.
Historio redakti
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).