Villaeles de Valdavia
Villaeles de Valdavia [biljaEles debalDAbja] estas municipo en la centronordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles kaj pli precize al la subkomarko Vega-Valdavia. Ĝi estas ĉe la sektoro de la Jakoba Vojo kiu ligis San Vicente de la Barquera kun Carrión de los Condes laŭ la Reĝa Vojo de la Valdavia.
Villaeles de Valdavia | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34475 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 49 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 34′ N, 4° 35′ U (mapo)42.565277777778-4.5844444444444Koordinatoj: 42° 34′ N, 4° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 890 m [+] | ||
Areo | 20,67 km² (2 067 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaeles de Valdavia [+] | |||
La loknomo Villaeles de Valdavia povas esti komprenata etimologie kiel Urbo de Felikso de Valdavia, alude al la subkomarko.
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 53 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 72 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Limas sude kun Villamelendro de Valdavia, okcidente kun Villabasta, norde kun Arenillas de San Pelayo, oriente kun San Martín del Monte.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 905 pro dono, konfirmita en 1068. En la 16-a jarcento ĝi pagis dekonaĵojn al apuda monaĥejo de San Pelayo de Arenillas. En la 17-a jarcento ĝi procesis kontraŭ misuzo de la transmigra brutobredado.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ponto.