Villaescusa la Sombría

Villaescusa la Sombría [biljaesKUsa lasomBRIa] estas loĝloko kaj municipo en la centroriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Montes de Oca.

Villaescusa la Sombría
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 09292
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 54  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 3° 25′ U (mapo)42.415-3.4188888888889Koordinatoj: 42° 25′ N, 3° 25′ U (mapo) [+]
Alto 910 m [+]
Areo 16,24 km² (1 624 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaescusa la Sombría (Provinco Burgoso)
Villaescusa la Sombría (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Villaescusa la Sombría
Villaescusa la Sombría (Hispanio)
Villaescusa la Sombría (Hispanio)
DEC
Situo de Villaescusa la Sombría

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaescusa la Sombría [+]
vdr

Geografio

redakti
 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 57 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 28 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, limas kun Castil de Peones, Cerratón, Arraya kaj Barrios de Colina. La municipa teritorio estas trairata de la rivero Cerratón, alfluanto de la rivero Oca, kaj de la Jakoba Vojo en la suda zono de la municipo en ties sektoro inter Valdefuentes kaj San Juan de Ortega. La municipa teritorio estas formata de Villaescusa la Solana (Sunejo), Villaescusa la Sombría (Ombrejo), municipa ĉefurbo, kaj Quintanilla del Monte en Juarros.

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Villaescusa la Sombría formis parton de la Hermandad de Montes de Oca en la partido Juarroj kun reĝlanda jurisdikcio plenumita de ordinara urbestro.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo.

Vidu ankaŭ

redakti