Villafáfila [biljaFAfila] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Villafáfila estas etimologie tradukebla al Vilaĝo de Fávila, alude al ofta nomo en tiama nordokcidento de Iberio. La loko estas tre fama pro la Natura Rezervejo de la Lagetoj de Villafáfila, iama salekspluatejo, nuna grava areo por akvobirdoj (anseroj), ebenbirdoj (otidoj) kaj migrobirdoj. Tiukadre ansero aperas sur blua fono en la blazono.

Villafáfila
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49136
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 449  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 5° 37′ U (mapo)41.848611111111-5.615Koordinatoj: 41° 51′ N, 5° 37′ U (mapo) [+]
Alto 685 m [+]
Areo 74 km² (7 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villafáfila (Provinco Zamoro)
Villafáfila (Provinco Zamoro)
DEC
Villafáfila
Villafáfila
Situo de Villafáfila
Villafáfila (Hispanio)
Villafáfila (Hispanio)
DEC
Villafáfila
Villafáfila
Situo de Villafáfila

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villafáfila [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Preĝejo.
La trezoreto.
La lagetoj.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 73,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 475 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 44 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romiepoka loĝado; la trezoreto de Villafáfila, trovita en 1921, el la 7-a jarcento, en epoko de visigotoj, atestas ankaŭ loĝado en tiu epoko. Konsistas el diversaj aĵoj el oro kaj bronzo el kio elstaras tri krucoj (nun en la Muzeo de Zamoro), kiuj aperas en la suba duono de la blazono. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 936. Ĝi apartenis poste al la Ordeno de Santiago. En la 27a de junio 1506, Fernando la 2-a de Aragono subskribis tie interkonsenton kun sia bofilo Filipo la 1-a de Kastilio (la venontan tagon en Benavente) agnoskantan la supozitan malkapablon regadi de respektive filino kaj edzino Johana de Kastilio. Poste Karlo la 5-a vendis Villafáfila kiel senjorlandon.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura, natura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti