Villalba de los Alcores

Villalba de los Alcores [biljALba delosalKOres] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Villalba de los Alcores estas etimologie komprenebla kiel Blanka Vilaĝo de la Montetoj, el hispanaraba "alkor". Dekomence estis “del Alcor” singulare, sed ekde 1916 iĝis “de los Alcores” plurale por eviti konfuzoj kun ties samnoma en la provinco Huelva, nome Villalba del Alcor.

Villalba de los Alcores
Villalba Alcores caserio y iglesia Santiago lou.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47639 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 370  (2021) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 4° 52′ U (mapo)41.863333333333-4.8591666666667Koordinatoj: 41° 52′ N, 4° 52′ U (mapo) [+]
Alto 849 m [+]
Areo 101,7 km² (10 170 ha) [+]
Situo de Villalba de los Alcores
Situo de Villalba de los Alcores

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villalba de los Alcores [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Villalba de los Alcores en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.
Kastelo de Villalba de los Alcores, aperas flave en la blazono.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 101,7 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 370 loĝantojn. Ĝi perdis 200 loĝantojn el 1996 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 34 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

HistorioRedakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste en la 11-a jarcento al la Regno Kastilio. Fine de la 12-a jarcento, Alfonso Téllez de Meneses ricevis de la reĝo Alfonso la 8-a de Kastilio Villalba, kaj tiam ekis la konstruado de la monaĥejo de Sankta Maria de Matallana, de la muregoj kaj de la kastelo. En la nobelaj luktoj inter Álvaro Núñez de Lara kaj la partianoj de la reĝino Berenguela dum la mallonga regado de Heriko la 1-a de Kastilio (1214-1217), Villalba estis sieĝita de la unua.c En la 15-a jarcento la grafo de Benavente profitis ribelon por konkeri Villalba.

Karolo la 1-a en 1528 retenis en la kastelo la du filojn de la reĝo Francisko la 1-a de Francio kiel ostaĝoj por k tiu plenumu la traktaton subskribita post la batalo de Pavio. En postaj jarcentoj la jam ne tiom utila kastelo ruiniĝis, la muregoj difektiĝis kaj kelkaj turoj iĝis loĝejoj. En 1860 Cipriano Rivas, sekretario de la reĝo, aĉetis la kastelon kaj en 1929, kiam lia filino Dolores Rivas Cherif edziniĝis al Manuel Azaña, estonta prezidanto de la respubliko, al Villalba venis gravaj vizitantoj de la etosoj de la kulturo kaj de la politiko. Laŭ la stratoj de Villalba de los Alcores promenis famuloj kiel Miguel de Unamuno, José Ortega y Gasset kaj Ramón Pérez de Ayala. Eble pro tio oni deklaris la kastelon Nacia Monumento dum la Dua Hispana Respubliko.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo), brutobredado (ŝafoj, lakto kaj fromaĝproduktado), ligno kaj fungo-kolektado kaj aparta ĉarpentado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la kastelo; restaĵoj de la murego; la preĝejo de Sankta Maria de la Templo, de la 12-a jarcento, konstruita de templanoj, de stilo romanik-cistercia; la preĝejo de Santiago, konstruita fine de la 12-a jarcento; la ermitejo de Kristo del Humilladero antaŭa al la 18-a jarcento, kun retablo devena de la Monaĥejo de Sankta Maria de Matallana; la ruinoj de la propra Monaĥejo de Sankta Maria de Matallana mem, de la 12-a jarcento; la arkeologia kuŝejo de iama mezepoka setlejo Fuenteungrillo, de romia deveno, kiu estis abandonita pro nombraj problemoj okazigitaj pro la krizo de la 14-a jarcento.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti