Villalbilla de Gumiel
Villalbilla de Gumiel [biljalBIlja deguMJEL] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono (Hispanio), distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. La loknomo Villalbilla estas komprenebla kiel Blanka Vilaĝeto.
Villalbilla de Gumiel | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09453 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 74 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 48′ N, 3° 38′ U (mapo)41.806388888889-3.6261111111111Koordinatoj: 41° 48′ N, 3° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 916 m [+] | ||
Areo | 26,41 km² (2 641 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio
redaktiĜi havas areon de 26.41 km² kun 86 loĝantoj (2007). Je 18 km de Aranda de Duero, ĉefurbo de la distrikto Ribera del Duero, la vilaĝo estas natura enklavo kiu ligas la ĉirkaŭajn vilaĝojn, Gumiel de Izán (je 7,5 km), Tubilla del Lago (je 4 km), Valdeande (je 6 km), Santa María del Mercadillo (je 10 km) kaj Pinilla Trasmonte (je 7 km).
Ĝi estas alirebla per la Norda Aŭtoŝoseo de Madrido al Iruno. La loĝloko estas ĉe Tubilla del Lago kaj laŭ la provinca ŝoseo BU-920 inter Gumiel de Izán sudokcidente kaj Valdeande nordoriente.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala Hejmpaĝo de Villalbilla[rompita ligilo]