Villamartín de Campos

Villamartín de Campos [biljamarTIN deKAMpos] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Villamartín de Campos estas komprenebla etimologie kiel urbo aŭ Vilao de Marteno de Kampartero, alude al iama loĝanto kaj al la komarkonomo respektive.

Villamartín de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34170
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 175  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 4° 40′ U (mapo)42.015-4.6636111111111Koordinatoj: 42° 1′ N, 4° 40′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Villamartín de Campos (Provinco Palencio)
Villamartín de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Villamartín de Campos
Villamartín de Campos
Situo de Villamartín de Campos
Villamartín de Campos (Hispanio)
Villamartín de Campos (Hispanio)
DEC
Villamartín de Campos
Villamartín de Campos
Situo de Villamartín de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamartín de Campos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Palaco de Martín.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 35,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 187 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperis loĝantojn pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj kreado de malgrandaj industrioj. Ĝi distas 13 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio limas kun la municipoj Grijota, Villaumbrales, Becerril de Campos, Mazariegos, Baquerín de Campos, Pedraza de Campos kaj Autilla del Pino. La municipa teritorio de Villamartín de Campos enhavas ankaŭ la malmulte loĝatan submunicipon Revilla de Campos kaj iam la nun senhoman kaj malaperintan Laroá.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Dum la regado de Karolo la 1-a, dum la Milito de Komunumoj de Kastilio, Villamartín kun Grijota, Mazariegos kaj Villaumbrales aliĝis al la partio de komunumoj, kio rezultis en malfaciloj por akiri la pardonon de la reĝo. Tiuepoke, Villamartín estis disigita el la senjorlando de la episkopo palencia. Poste, jam dum la regado de Filipo la 2-a, ĝi estis vendita al Jerónimo López de Milla, el Medina de Rioseco.

Kelkaj posteuloj de la iama familio Martín migris al Ameriko pro perdo de influo en la regiono. Sed en la 18-a jarcento, kelkaj el la familio Martín kiuj restis ĝuis prosperon ekzemple per la plialtigo de Felipe Martín Ovejero kiel episkopo de Oviedo, kaj tial ili povis rearanĝi la hereran fasadon de la iama Palaco de Martín.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo rekonstruita en la 18-a jarcento kiel novklasika (kies sonorilmuro estas motivo de la blazono), blazondomoj, Palaco de Martín, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti