Villameriel [biljameRJEL] estas municipo en la centronordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles pli precize ene de la subkomarko Boedo-Ojeda.

Villameriel
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34408
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 32′ N, 4° 29′ U (mapo)42.528333333333-4.4755555555556Koordinatoj: 42° 32′ N, 4° 29′ U (mapo) [+]
Alto 906 m [+]
Areo 53 km² (5 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villameriel (Provinco Palencio)
Villameriel (Provinco Palencio)
DEC
Villameriel
Villameriel
Situo de Villameriel
Villameriel (Hispanio)
Villameriel (Hispanio)
DEC
Villameriel
Villameriel
Situo de Villameriel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villameriel [+]
vdr

Geografio redakti

 
Loko de Villameriel en la provinco Palencio.
 
Cembrero.
 
Preĝejo de Sankta Marteno en San Martín del Monte.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 53,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 108 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 600 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 67 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la jenajn submunicipojn: Cembrero, Santa Cruz del Monte, Villorquite de Herrera kaj San Martín del Monte (en la foto de la tabelo).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti