Santa María del Monte de Cea

(Alidirektita el Villamizar)

Santa María del Monte de Cea [santamaRIa delMONte deZEa] estas municipo en la oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Sahagún, en la sudoriento de la provinco. Santa María del Monte de Cea estas komprenebla etimologie kiel Sankta Maria de la Monto de Cea.

Santa María del Monte de Cea
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 24343
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 212  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 5° 7′ U (mapo)42.491666666667-5.1175Koordinatoj: 42° 30′ N, 5° 7′ U (mapo) [+]
Alto 885 m [+]
Areo 92,22 km² (9 222 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa María del Monte de Cea (Provinco Leono)
Santa María del Monte de Cea (Provinco Leono)
DEC
Santa María del Monte de Cea
Santa María del Monte de Cea
Situo de Santa María del Monte de Cea
Santa María del Monte de Cea (Hispanio)
Santa María del Monte de Cea (Hispanio)
DEC
Santa María del Monte de Cea
Santa María del Monte de Cea
Situo de Santa María del Monte de Cea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María del Monte de Cea [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Sahagún sudoriente, rozkolore.
Banecidas.
Preĝejo de Banecidas.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Banecidas, Castellanos, Santa María del Monte de Cea, Villacintor kaj Villamizar, okupas totalan areon de 92,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 217 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 51 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Quintana del Monte norde, kun Villamartín de don Sancho kaj Santa María del Río oriente, knu Villacintor okcidente kaj Santa María del Monte sude.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj, bovoj por taŭrludado). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado tra naturo).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti