Villanueva de Argaño

Villanueva de Argaño [biljaNŬEba dearGAnjo] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Odra-Pisuerga sed estas atribuita ankaŭ al la pli centra komarko Alfoz de Burgos.

Villanueva de Argaño
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09652
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 121  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 3° 56′ U (mapo)42.379722222222-3.9327777777778Koordinatoj: 42° 23′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 838 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de Argaño (Provinco Burgoso)
Villanueva de Argaño (Provinco Burgoso)
DEC
Villanueva de Argaño
Villanueva de Argaño
Situo de Villanueva de Argaño
Villanueva de Argaño (Hispanio)
Villanueva de Argaño (Hispanio)
DEC
Villanueva de Argaño
Villanueva de Argaño
Situo de Villanueva de Argaño

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Argaño [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 7,921 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 114 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004
116 117 126 126

Ĝi distas 23 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Tra la municipa teritorio pasas la romia ŝoseo XXXIV aŭ Ab Asturica Burdigalam (Astorga-Bordozo), dum la Mezepoko nomit Via Aquitania, reference al la vojo de pilgrimantoj kiuj venis el Francio tra la regiono Akvitanio, origino de la Jakoba Vojo de Francio, nun rekuperata.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La teritorio apartenis al la familio Manrique jam en 1362, kaj la aparteno al la familio estis konfirmita en 1416 kun Isar kiel parto de mongarantio proponita por la Monaĥejo de Villamediana fare de Garci Fernández Manrique.

Villanueva de Argaño formis parton de la komunumaro Valle y Cuadrilla de Santibáñez en la partido de Castrojeriz en la kategorio de reĝaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti