Villanueva de Campeán

Villanueva de Campeán [biljaNŬEba dekampeAN] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Villanueva de Campeán estas tradukebla etimologie al Nova Vilaĝo de Kamparo, estante Campeán fakte rojo.

Villanueva de Campeán
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49708
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 128  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 5° 46′ U (mapo)41.353611111111-5.7686111111111Koordinatoj: 41° 21′ N, 5° 46′ U (mapo) [+]
Alto 756 m [+]
Areo 12,04 km² (1 204 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de Campeán (Provinco Zamoro)
Villanueva de Campeán (Provinco Zamoro)
DEC
Villanueva de Campeán
Villanueva de Campeán
Situo de Villanueva de Campeán
Villanueva de Campeán (Hispanio)
Villanueva de Campeán (Hispanio)
DEC
Villanueva de Campeán
Villanueva de Campeán
Situo de Villanueva de Campeán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Campeán [+]
vdr
Konvento suferanta ruiniĝon.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 116 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 22 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Zamora, Villaralbo, Morales del Vino, Moraleja del Vino, Pontejos del Vino kaj Casaseca de las Chanas.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 15-a jarcento kiel rezulto de kreado de konvento de franciskanoj. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti