Villanueva de Duero

Villanueva de Duero [biljaNŬEba deDŬEro] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Villanueva de Duero estas komprenebla etimologie kiel Nova Urbo de Doŭro.

Villanueva de Duero
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47239
Demografio
Loĝantaro 1 235  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 4° 52′ U (mapo)41.518611111111-4.8658333333333Koordinatoj: 41° 31′ N, 4° 52′ U (mapo) [+]
Alto 694 m [+]
Areo 37,29 km² (3 729 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de Duero (Provinco Valadolido)
Villanueva de Duero (Provinco Valadolido)
DEC
Villanueva de Duero
Villanueva de Duero
Situo de Villanueva de Duero
Villanueva de Duero (Hispanio)
Villanueva de Duero (Hispanio)
DEC
Villanueva de Duero
Villanueva de Duero
Situo de Villanueva de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Duero [+]
vdr
Villanueva de Duero en la provinco Valadolido.
La komarko Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sudoriente.
Panoramo de Villanueva de Duero.
La preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 37,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 227 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed tute male ĝi fakte akiris 70o el la 1900-aj jaroj pro ties strategia loko inter Valadolido kaj Tordesillas kaj nur iom sude de la rivero Doŭro kaj la aŭtoŝoseo A-62.

Ĝi distas 20 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj estas samproksime de Tordesillas. Ĝi limas kun municipoj Villamarciel, Aniago, Puente Duero, Viana de Cega, San Miguel del Pino, Serrada kaj Valdestillas. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rivero Valcorba.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Dekomence la loknomo estis Las Cabañuelas (La Kabanetoj), kaj en 1109 Aldea Nueva (Nova Domaro), kaj poste Aldeanueva de Aniago, ĉar estis teritorio de Aniago (nun senhoma). En 1630 okazis la alinomigo al Villanueva de Duero.

En 1409, Juan Vázquez de Cepeda, episkopo de Segovio kaj konsilisto de la monarko Henriko la 3-a, aĉetis Aniago kaj Aldea Nueva el la Municipo Valadolido, por establi monaĥejonkiu finfine estos La Cartuja de Nuestra Señora de Aniago de Kartuzianoj. La historio de Villanueva ekde tiam estis ligita al tiu ĝis definitiva separo en 1807.

Villanueva estas unu el malmultaj loĝlokoj kun maldekstra urbestro en la provinco, ĉefe dekstrema.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la mudeĥara preĝejo de la 16-a jarcento, la ermitejo de Kristo kaj aparte La Cartuja de Nuestra Señora de Aniago.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti