Villanueva de los Caballeros

Villanueva de los Caballeros [biljaNŬEba deloskabaLJEros] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Villanueva de los Caballeros estas etimologie rilatebla al Villanueva de los Caballeros.

Villanueva de los Caballeros
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47850
Demografio
Loĝantaro 163  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 5° 15′ U (mapo)41.758888888889-5.2486111111111Koordinatoj: 41° 46′ N, 5° 15′ U (mapo) [+]
Alto 711 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de los Caballeros (Provinco Valadolido)
Villanueva de los Caballeros (Provinco Valadolido)
DEC
Villanueva de los Caballeros
Villanueva de los Caballeros
Situo de Villanueva de los Caballeros
Villanueva de los Caballeros (Hispanio)
Villanueva de los Caballeros (Hispanio)
DEC
Villanueva de los Caballeros
Villanueva de los Caballeros
Situo de Villanueva de los Caballeros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de los Caballeros [+]
vdr
Villanueva de los Caballeros en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Preĝejo de Sankta Petro el la 16-a jarcento.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 178 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn el la 1900-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 59 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas norde kun Pozuelo de la Orden, sude kun Villardefrades, okcidente kun Villagarcía de Campos kaj oriente kun San Pedro de Latarce. La rivero Sequillo [seKIljo] trapasas la lokon kaj faras sudan teritorian limon. La tereno estas karaktera de Tierra de Campos, ampleksaj ebenaĵoj kun kelkaj izolaj montetoj kaj rojoj alfluantaj al la rivero Sequillo. La domaro staras sur 714 metroj super marnivelo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Plej frua mencio de Villanueva de los Caballeros estis de 1091 kiel Villa Nova de Campo de Tauro, origina nomo de Villanueva de los Caballeros, eble apud iama pli antikva loĝloko jam malaperinta. De tiu epoko estis ankaŭ la domaro Villa Albín nun konata kiel La Konvento, bieno tre proksima al la urba kerno.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Petro el la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti