Videmala [bideMAla] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio. Videmala estas etimologie rilata al la mallonga rivero Malo.

Videmala
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49164
Demografio
Loĝantaro 145  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 6° 3′ U (mapo)41.613055555556-6.0419444444444Koordinatoj: 41° 37′ N, 6° 3′ U (mapo) [+]
Alto 785 m [+]
Areo 25,87 km² (2 587 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Videmala (Provinco Zamoro)
Videmala (Provinco Zamoro)
DEC
Videmala
Videmala
Situo de Videmala
Videmala (Hispanio)
Videmala (Hispanio)
DEC
Videmala
Videmala
Situo de Videmala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Videmala [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villanueva de los Corchos kaj Videmala, okupas totalan areon de 25,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 141 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 36 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Fornillos de Aliste, Samir de los Caños, Vide de Alba, Castillo de Alba, Brandilanes, Bermillo de Alba, Castro de Alcañices, Pino del Oro kaj Cerezal de Aliste.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. Ĝi apartenis al Carbajales, poste al Alcañices.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, popola arkitekturo, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti