Saldaña [salDAnja] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles. Ĝi estas komarka centro de la subkomarko Vega-Valdavia, borde de la rivero Carrión.

Saldaña
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 904  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 4° 44′ U (mapo)42.520166666667-4.7372777777778Koordinatoj: 42° 31′ N, 4° 44′ U (mapo) [+]
Alto 968 m [+]
Areo 132 km² (13 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saldaña (Provinco Palencio)
Saldaña (Provinco Palencio)
DEC
Saldaña
Saldaña
Situo de Saldaña
Saldaña (Hispanio)
Saldaña (Hispanio)
DEC
Saldaña
Saldaña
Situo de Saldaña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saldaña [+]
vdr

Geografio redakti

 
Moderna kopio de ora tremiso de visigotoj stampita en Saldaña dum la regado de Viteriko.
 
Ruinoj de la kastelo.
 
Blazondomo en Membrillar.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 131,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 950 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed fakte akiris ĉirkaŭ 1 400 loĝantojn el la jaro 1900, pro sia karaktero de komarka centro kaj aligo de apudaj loĝlokoj. Ĝi distas 62 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio de Saldaña enhavas 14 jenajn submunicipojn: Carbonera, Caserío de Villaires, Membrillar, Relea de la Loma, Renedo del Monte, San Martín del Obispo, Valcabadillo, Valenoso, Vega de Doña Olimpa, Villafruel, Villalafuente, Villanueva del Monte, Villasur kaj Villorquite del Páramo.

Historio redakti

La areo apartenis al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La historio de la urbo estis ligata al la grafoj de Saldaña (ŝajne de araba deveno) el la Regno Leono, kaj al konfliktoj en la 10-a jarcento, kio rezultis en sendependigo de la Graflando Kastilio.

La 8an de Marto 1126 mortis en Saldaña la reĝino Urraca la 1-a de Leono, kaj filino de Alfonso la 6-a de Leono, konkerinto de Toledo. Poste la kadavro de la reĝino estis portita al Leono, kie ĝi estis entombigita en la Panteón de Reyes de San Isidoro de León. En 1128, Alfonso la 7-a de Leono, filo de Urraca la 1-a de Leono, kaj Berenguela de Barcelona nuptis en la urbo, kaj tiukadre okazis la unua dokumentita taŭrludo.

Saldaña estis la ĉefurbo de pli ol cent loĝlokoj, senjorlando de la markizo de Santillana.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj fazeoloj) kaj brutobredado (ŝafoj). Aparte menciendas fabriko de sonoriloj.

Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la placo, la urba kerno, ruinoj de la kastelo de la Dukoj de Infantado, Palaco de la Markzio de La Valdavia, preĝejoj, fontoj, ponto, blazondomoj, romia vilao, arkeologiaj kuŝejo ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti