Santibáñez de Vidriales

(Alidirektita el Villaobispo)

Santibáñez de Vidriales [santiBAnjez deviDRJAles] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Santibáñez estas etimologie tradukebla al Sankta Johano.

Santibáñez de Vidriales
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49610
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 853  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 6° 1′ U (mapo)42.071736111111-6.0146388888889Koordinatoj: 42° 4′ N, 6° 1′ U (mapo) [+]
Alto 742 m [+]
Areo 75,88 km² (7 588 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santibáñez de Vidriales (Provinco Zamoro)
Santibáñez de Vidriales (Provinco Zamoro)
DEC
Santibáñez de Vidriales
Santibáñez de Vidriales
Situo de Santibáñez de Vidriales
Santibáñez de Vidriales (Hispanio)
Santibáñez de Vidriales (Hispanio)
DEC
Santibáñez de Vidriales
Santibáñez de Vidriales
Situo de Santibáñez de Vidriales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santibáñez de Vidriales [+]
vdr
Malnova preĝejo.
Nova preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Bercianos de Vidriales, Moratones, Pozuelo de Vidriales, Rosinos de Vidriales, San Pedro de la Viña, Santibáñez de Vidriales, Tardemézar kaj Villaobispo, okupas totalan areon de 75,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 918 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 85 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Nun ĝi estas centro por najbaraj loĝlokoj.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de romia loĝado en la kampadeja urbo Petavonium de Rosinos de Vidriales: tie oni trovis brako de imperia bronza statuo, kio aperas en la blazono. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti