Villaobispo de Otero

Villaobispo de Otero [biljaoBISpo deoTEro] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Astorga (Tero Astorga), en la centro de la provinco, ene de la tradicia areo La Cepeda. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan. Villaobispo de Otero estas komprenebla etimologie kiel Urbo de la Episkopo de Monteto.

Villaobispo de Otero
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24719
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 532  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 6° 3′ U (mapo)42.499722222222-6.0583333333333Koordinatoj: 42° 30′ N, 6° 3′ U (mapo) [+]
Alto 868 m [+]
Areo 31,79 km² (3 179 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaobispo de Otero (Provinco Leono)
Villaobispo de Otero (Provinco Leono)
DEC
Villaobispo de Otero
Villaobispo de Otero
Situo de Villaobispo de Otero
Villaobispo de Otero (Hispanio)
Villaobispo de Otero (Hispanio)
DEC
Villaobispo de Otero
Villaobispo de Otero
Situo de Villaobispo de Otero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaobispo de Otero [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Astorga (Tero Astorga) centre, verdecgriza.
Preĝejo.
Preĝejo de Sankta Stefano, Brimeda.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Brimeda, Carneros, Carrera (La), Otero de Escarpizo, Sopeña de Carneros kaj Villaobispo de Otero, okupas totalan areon de 31,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 515 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 51 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Magaz de Cepeda, Villamejil, Brazuelo, San Justo de la Vega kaj Astorga.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti