Villaprovedo [biljaproBEdo] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles kaj al la subkomarko Boedo-Ojeda. La loknomo Villaprovedo eble povas esti komprenata etimologie kiel Urbo ĉe Boedo, alude al la trafluanta rivero samnoma.

Villaprovedo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34491
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 52  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 4° 24′ U (mapo)42.515555555556-4.3955555555556Koordinatoj: 42° 31′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 855 m [+]
Areo 26,42 km² (2 642 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaprovedo (Provinco Palencio)
Villaprovedo (Provinco Palencio)
DEC
Villaprovedo
Villaprovedo
Situo de Villaprovedo
Villaprovedo (Hispanio)
Villaprovedo (Hispanio)
DEC
Villaprovedo
Villaprovedo
Situo de Villaprovedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaprovedo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 52 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 200 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 64 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ 996, sed la plej frua mencio estas de 1190. Per la registro Becerro de Behetrías (1361) oni scias, ke la loko apartenis al la monaĥejo de Santa María la Real de Vileña, fondita de la reĝino Urraca.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la gotika preĝejo de Sankta Sebastiano.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti