Villar de Fallaves

Villar de Fallaves [biLJAR defaLJAbes] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido.

Villar de Fallaves
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49132
Demografio
Loĝantaro 48  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 5° 21′ U (mapo)41.925277777778-5.3447222222222Koordinatoj: 41° 56′ N, 5° 21′ U (mapo) [+]
Alto 695 m [+]
Areo 20,92 km² (2 092 ha) [+]
Villar de Fallaves (Provinco Zamoro)
Villar de Fallaves (Provinco Zamoro)
DEC
Villar de Fallaves
Villar de Fallaves
Situo de Villar de Fallaves
Villar de Fallaves (Hispanio)
Villar de Fallaves (Hispanio)
DEC
Villar de Fallaves
Villar de Fallaves
Situo de Villar de Fallaves

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villar de Fallaves [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Preĝejo.
Urbodomo.
Iama pordego de la preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 44 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 63 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. En la 13-a jarcneto ĝi apartenis al Villalpando kiel bazarurbo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti