Vega de Espinareda

(Alidirektita el Villar de Otero)

Vega de Espinareda [BEga despinaREda] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan plej ofte mikse. Vega de Espinareda estas komprenebla etimologie kiel Valo de Kratagejo.

Vega de Espinareda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24430
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 016  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 44′ N, 6° 39′ U (mapo)42.725833333333-6.655Koordinatoj: 42° 44′ N, 6° 39′ U (mapo) [+]
Alto 604 m [+]
Areo 132,01 km² (13 201 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vega de Espinareda (Provinco Leono)
Vega de Espinareda (Provinco Leono)
DEC
Vega de Espinareda
Vega de Espinareda
Situo de Vega de Espinareda
Vega de Espinareda (Hispanio)
Vega de Espinareda (Hispanio)
DEC
Vega de Espinareda
Vega de Espinareda
Situo de Vega de Espinareda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vega de Espinareda [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Rivero Cúa ĉe Vega de Espinareda.
Rivero Burbia ĉe Vega de Espinareda.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Burbia, Bustarga (La), Espinareda de Vega, El Espino, Moreda, Penoselo, San Martín de Moreda, San Pedro de Olleros, Sésamo, Valle de Finolledo, Vega de Espinareda y Villar de Otero, okupas totalan areon de 132,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 005 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn el la 1980-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed fakte post esti akirinta pli ol 2 000 loĝantojn dum la jarcento pro la sama tialo. Ĝi distas 132 km de Leono, provinca ĉefurbo en montaro Ancares.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de antaŭromia (rokpentraĵoj, kastrumoj) kaj romia loĝado rilata al la orminado kaj al ponto; en Mezepoko okazis reloĝado, ĉefe rilate al la monaĥejo de San Andrés de Espinareda, kies plej frua referenco datas de la jaro 923, sed en 1283 la monaĥejo suferis grandan incendion, kio postulis restarigon. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, preĝejoj, piedirado).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti