Villar del Río

komunumo en Hispanio
(Alidirektita el Villar del Río (Sorio))

Villar del Río [biLJAR delRIo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco. La loknomo Villar del Río estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de la Rivero.

Villar del Río
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42173 y 42174 (Huérteles y Montaves)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 161  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 2° 25′ U (mapo)42.075277777778-2.4180555555556Koordinatoj: 42° 5′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 1 008 m [+]
Areo 127 km² (12 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villar del Río (Provinco Sorio)
Villar del Río (Provinco Sorio)
DEC
Villar del Río
Villar del Río
Situo de Villar del Río
Villar del Río (Hispanio)
Villar del Río (Hispanio)
DEC
Villar del Río
Villar del Río
Situo de Villar del Río

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villar del Río [+]
vdr

Geografio redakti

 
Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
 
Loko de Villar del Río en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 127,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 154 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 200 loĝantojn el la 1920-aj jaroj.

Ĝi distas 44 km de Sorio, provinca ĉefurbo, kaj estas trafluata de la rivero Cidacos.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Cidacos y afluentes, okupanta 61 hektarojn, nome 1% de la teritorio, la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierra de Urbión y Sierra de Cebollera , okupanta 1 855 hektarojn, nome 15% de la teritorio kaj Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra de Urbión, okupanta 1 923 hektarojn, nome 16% de la teritorio.​

La municipa teritorio enhavas la loĝlokojn Aldealcardo, Bretún, Camporredondo, Diustes, Huérteles, La Cuesta, La Laguna, Montaves, Santa Cecilia, Valduerteles, Villar de Maya, Villar del Río kaj Villaseca Bajera (kelkaj el ili senhomaj).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Bretún, kun Valduerteles; La Cuesta, kun Aldealcardo; Diustes, kun Camporredondo; Huérteles, kun Montaves kaj Villar de Maya, kun Santa Cecilia.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj arkeologia juŝejoj, ĉefe pri piedpremoj de dinosaŭroj.

La intrigo de la filmo Bienvenido, Mister Marshall de Luis García Berlanga okazas en vilaĝo nomita Villar del Río, sed fakte la eksteraĵoj estis filmitaj en Guadalix de la Sierra, provinco Madrido, kaj la vilaĝo de la filmo tute ne similas al tiu de la provinco Sorio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti