Villarmentero de Esgueva

Villarmentero de Esgueva [biljarmenTEro desGEba] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Villarmentero de Esgueva estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de brutobredisto de E..

Villarmentero de Esgueva
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47172
Demografio
Loĝantaro 99  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 4° 33′ U (mapo)41.684722222222-4.5436111111111Koordinatoj: 41° 41′ N, 4° 33′ U (mapo) [+]
Alto 725 m [+]
Areo 13,47 km² (1 347 ha) [+]
Villarmentero de Esgueva (Provinco Valadolido)
Villarmentero de Esgueva (Provinco Valadolido)
DEC
Villarmentero de Esgueva
Villarmentero de Esgueva
Situo de Villarmentero de Esgueva
Villarmentero de Esgueva (Hispanio)
Villarmentero de Esgueva (Hispanio)
DEC
Villarmentero de Esgueva
Villarmentero de Esgueva
Situo de Villarmentero de Esgueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarmentero de Esgueva [+]
vdr
Villarmentero de Esgueva en la provinco Valadolido.
La Valle del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.
Preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 13,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 102 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 20 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.

Historio redakti

Estas restaĵoj de romianoj. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La unua dokumentita mencio datas de 1160, en dokumento per kiu doña María Téllez kak ŝia edzo don Gustavo Iñíguez, vendas ad don Pedro Rey kaj al lia edzino doña Sancha, sian havaĵon en Villarmentero, kontraŭ maŭro! taksita en dek du maravedoj.

En la 13-a jarcento estis konstruita la preĝejo de Santa Juliana, gotik-mudeĥara kun romanikcj elementoj.

Meze de la 18-a jarcento Villarmentero de Esgueva apartenis al don José Benito de Tineo y Osorio -lpkano de Astorga-.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti