Villars-Sainte-Croix
Villars-Sainte-Croix estas komunumo en la distrikto Okcidento Laŭzana en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 652 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Villars-Sainte-Croix | |
---|---|
Blazono de Villars-Sainte-Croix | |
Villars-Sainte-Croix | |
komunumo en Svislando • urbeto | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Okcidento Laŭzana |
Koordinatoj | 46° 34′ 5″ N 6° 33′ 39″ O / 46.56806 °N, 6.56083 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 5″ N 6° 33′ 39″ O / 46.56806 °N, 6.56083 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 652 |
Areo | 1,65 km² |
Alteco | 509 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1029 |
Komunumkodo | 5651 |
Situa mapo de Villars-Sainte-Croix | |
Geografio
redaktiLa komunumo Villars-Sainte-Croix situas en la Vaŭda Mezlando sude de la regiono Gros-de-Vaud proksimume 7,5 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,65 km², de kiuj 7,2% estas kovritaj de arbaro, 55,4% servas por agrikulturo kaj 37,3% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Villars-Sainte-Croix limas en nordo al Mex, en oriento al Crissier, en sudokcidento al Bussigny-près-Lausanne, kaj en nordokcidento al Vufflens-la-Ville.
Trafiko
redaktiTra Villars-Sainte-Croix pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Yverdon-les-Bains al Laŭzano. Sur la komunuma teritorio situas la vojnodo inter la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A9, kie eksitas alvetureblo al la svisa aŭtovojo A9. Pere de lokaj buslinioj de la urbo Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Villars-Sainte-Croix datiĝas el la jaro 1227 kiel inter sanctam Crucem. En 1543 aperis la mencio Villaret. Jam dum la La-Tène-epoko la teritorio de la komunumo estis loĝata, kiel pruvis diversaj trovitaj objektoj. Dum mezepoko la Abatejo Lago de Joux, la katedrala kapitolo de Laŭzano kaj la Subvojktejo Cossonay posedis havaĵojn en Villars-Sainte-Croix. En 1272 estis menciita hospitalo, kiu en la jaro 1458 estis submetita al la Komandorejo La Chaux. En 1546 de la hospitalo kaj preĝejo restis nur ankoraŭ ruinoj. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la teritorio apartenis al la Voktejo Laŭzano kaj estis submetita al la kapitola tribunalo. Poste ĝi aperis ĝis fino de 2007 al la Distrikto Morges. Kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis surbaze de la administra reformo de 2006 atribuita al la nova Distrikto Okcidento Laŭzana.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Villars
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Villars-Sainte-Croix – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)