Villasandino [biljasanDIno] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Villasandino estas etimologie komprenebla kiel Urbeto de Sendino, alude al reloĝanto Dorotti Sendino.

Villasandino
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09109
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 177  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 4° 6′ U (mapo)42.373333333333-4.1075Koordinatoj: 42° 22′ N, 4° 6′ U (mapo) [+]
Alto 795 m [+]
Areo 43,714 km² ( 437 1.4 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villasandino (Provinco Burgoso)
Villasandino (Provinco Burgoso)
DEC
Villasandino
Villasandino
Situo de Villasandino
Villasandino (Hispanio)
Villasandino (Hispanio)
DEC
Villasandino
Villasandino
Situo de Villasandino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villasandino [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 43,714 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 176 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 200 el 1986.

Demografia evoluo
1986 1991 1996 2002 2007 2012 2018
367 316 275 253 231 213 189


Ĝi distas 40 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la bordo de la rivero Odra kaj ĉe la nacia ŝoseo N-120.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Villasandino estis fondita fine de la 9-a jarcento fare de la reloĝanto Dorotti Sendino. Ĝi poste pligraviĝis kaj iĝis unu de la brakoj de la Jakoba Vojo kiu iris laŭ la iama romia ŝoseo Via Aquitania, nuntempe rekuperata.

Ĝi estis naskoloko de la mezepoka poeto Alfonso Álvarez de Villasandino, kies versoj estis konservataj en la Kanzonaro de Baena.

Villasandino formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. La Duko de Infantado, tiam Pedro Alcántara de Toledo y Silva (1729-1790), nomumis la ordinaran urbestron.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de la Asunción de Nuestra Señora kaj la lagetoj de Villasandino, kreitaj dum elfosado de konstrumaterialo por la proksima aŭtovojo A-231 en 2002. Poste oni aranĝis ilin kaj nun temas pri malsekejo, kie abundas akvobirdoj kaj aliaj akvobestoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti