Candín

(Alidirektita el Villasumil)

Candín [kanDIN] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan kaj ĉefe mikse.

Candín
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 24433
Demografio
Loĝantaro 283  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 49′ N, 6° 44′ U (mapo)42.816666666667-6.7280555555556Koordinatoj: 42° 49′ N, 6° 44′ U (mapo) [+]
Alto 907 m [+]
Areo 139,62 km² (13 962 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Candín (Provinco Leono)
Candín (Provinco Leono)
DEC
Candín
Candín
Situo de Candín
Candín (Hispanio)
Candín (Hispanio)
DEC
Candín
Candín
Situo de Candín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Candín [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Valo Ancares.
Palloza en Pereda de Ancares.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Balouta, Candín, Espinareda de Ancares, Lumeras, Pereda de Ancares, Sorbeira, Suárbol, Suertes, Tejedo de Ancares, Villarbón kaj Villasumil, okupas totalan areon de 140,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 255 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 400 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 146 km de Leono, provinca ĉefurbo, en la Valo Ancares [anKAres] kun altaĵoj ĝis 2 000 m.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj. Poste la areo suferis la detruon de granda parto de la tipaj konstruaĵoj "pallozas", kaj ĉefe pro incendioj en 1957 kaj 1965.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo en la diversaj loĝlokoj, historia heredo, piedirado). Gravas servoj kiel municipa centro.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti