Villatuelda
Villatuelda estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono (Hispanio), distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.
Villatuelda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09310 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 53 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 49′ N, 3° 53′ U (mapo)41.815-3.8819444444444Koordinatoj: 41° 49′ N, 3° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 913 m [+] | ||
Areo | 15,3 km² (1 530 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villatuelda [+] | |||
Geografio
redaktiĜi havas areon de 15.30 km² kun 42 loĝantoj (2021).
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
La nuntempa vilaĝo Villatuelda estis fondita dum la rekonkero (meze de la 10a jarcento) de visigoto nomata Théudila, kiu nomis la lokon per la nomo "Villa Théudila" (poste Villatuelda).
El la 16-a jarcento ĝi estis sub la jurisdikcio de la Duklando de Medinaceli .
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.
Bibliografio
redakti- Adeliño Vélez, Antonio: Villatuelda, historia, arte y leyenda, memeldono, 1998
Eksteraj ligiloj
redakti- Hejmpaĝo de la Urbodmo de Villatuelda
- Villatuelda, la vilaĝo de ĉiuj Arkivigite je 2008-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Amikoj de Villatuelda