Villavendimio estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco. Villavendimio estas tradukebla etimologie al Vilaĝo de vinberrikolto. Alude al tio videblas du grapoloj en la blazono.

Villavendimio
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49870
Demografio
Loĝantaro 156  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 5° 21′ U (mapo)41.578333333333-5.3436111111111Koordinatoj: 41° 35′ N, 5° 21′ U (mapo) [+]
Alto 724 m [+]
Areo 15,62 km² (1 562 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villavendimio (Provinco Zamoro)
Villavendimio (Provinco Zamoro)
DEC
Villavendimio
Villavendimio
Situo de Villavendimio
Villavendimio (Hispanio)
Villavendimio (Hispanio)
DEC
Villavendimio
Villavendimio
Situo de Villavendimio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villavendimio [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 160 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 41 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj je 6 km de Toro.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis. Iam estis tekstila industrio kaj metiejoj.

Vidu ankaŭ redakti