Villaverde de Íscar

Villaverde de Íscar [biljaBERde deISkar] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Villaverde de Íscar estas etimologie komprenebla kiel Verda Urbo de Íscar, alude al komarka centro.

Villaverde de Íscar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40219
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 585  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 4° 32′ U (mapo)41.306388888889-4.5266666666667Koordinatoj: 41° 18′ N, 4° 32′ U (mapo) [+]
Alto 763 m [+]
Areo 27,8 km² (2 780 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaverde de Íscar (Provinco Segovio)
Villaverde de Íscar (Provinco Segovio)
DEC
Villaverde de Íscar
Villaverde de Íscar
Situo de Villaverde de Íscar
Villaverde de Íscar (Hispanio)
Villaverde de Íscar (Hispanio)
DEC
Villaverde de Íscar
Villaverde de Íscar
Situo de Villaverde de Íscar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaverde de Íscar [+]
vdr
Villaverde de Íscar en la provinco Segovio.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 560 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 300 el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 71 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Pedrajas de San Esteban (provinco Valladolid), Pedrajas de San Esteban (provinco Valladolid), Aguasal (provinco Valladolid), Fuente el Olmo de Íscar, Llano de Olmedo (provinco Valladolid) kaj Villeguillo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La loĝloko ekkonstruiĝis en la 11-a jarcento kiel domaro sendependa de Íscar (Valadolido) ĝis 1833 de Segovio, kaj tiam sidejo de la Comunidad de Villa y Tierra de Íscar, formita de: Cogeces de Íscar, Fuente el Olmo de Íscar, Íscar, Megeces, Pedrajas de San Esteban, Remondo kaj Villaverde de Íscar.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj), brutobredado (ŝafoj) kaj forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Nuna ĉefa enspezofonto estas komercado de pinsemoj

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Stefano.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti