Villaveza del Agua

Villaveza del Agua [biljaBEza deLAgŭa] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Villaveza del Agua estus etimologie tradukebla al Vilaĝo de Abeza de Akvo, nome aludo al Abeza kiel reloĝanto de deveno el mozaraboj. Iam estis del Barco (de la boato) ĝis 1660, poste del Agua (de Akvo).

Villaveza del Agua
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49760
Demografio
Loĝantaro 172  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 55′ N, 5° 41′ U (mapo)41.918888888889-5.68Koordinatoj: 41° 55′ N, 5° 41′ U (mapo) [+]
Alto 700 m [+]
Areo 26,32 km² (2 632 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaveza del Agua (Provinco Zamoro)
Villaveza del Agua (Provinco Zamoro)
DEC
Villaveza del Agua
Villaveza del Agua
Situo de Villaveza del Agua
Villaveza del Agua (Hispanio)
Villaveza del Agua (Hispanio)
DEC
Villaveza del Agua
Villaveza del Agua
Situo de Villaveza del Agua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaveza del Agua [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 26,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 179 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 450 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 58 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, 16 km de Benavente.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 987. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente. En 1614 kaj 1617 okazis inundoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (piedirado, Lagetoj de Villafáfila).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti