Soto y Amío

(Alidirektita el Villayuste)

Soto y Amío [SOto iaMIo] estas municipo en la nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco, inter la komarkoj Omaña (Camposalinas, Carrizal, Irián, Lago de Omaña, Soto y Amío, Villaceid kaj Villayuste) kaj Luna (Bobia, Canales, Garaño, La Magdalena kaj Quintanilla). La ĉefurbo estas Soto y Amío, sed la plej parto de la loĝantaro loĝas en Canales-La Magdalena.

Soto y Amío
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24125
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 729  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 47′ N, 5° 53′ U (mapo)42.779722222222-5.8863888888889Koordinatoj: 42° 47′ N, 5° 53′ U (mapo) [+]
Alto 1 048 m [+]
Areo 69,19 km² (6 919 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Soto y Amío (Provinco Leono)
Soto y Amío (Provinco Leono)
DEC
Soto y Amío
Soto y Amío
Situo de Soto y Amío
Soto y Amío (Hispanio)
Soto y Amío (Hispanio)
DEC
Soto y Amío
Soto y Amío
Situo de Soto y Amío

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Soto y Amío [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
Irián.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Bobia, Camposalinas, Canales-La Magdalena, Carrizal, Garaño, Irián, Lago de Omaña, Quintanilla, Santovenia, Soto y Amío, Villaceid kaj Villayuste, kaj okupas totalan areon de 69,19 km².

Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 770 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 41 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Riello, Los Barrios de Luna, Carrocera, Valdesamario, Las Omañas kaj Santa María de Ordás

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti