Villazopeque [biljazoPEke] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudo de la komarko Odra-Pisuerga.

Villazopeque
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09226
Demografio
Loĝantaro 52  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 4° 1′ U (mapo)42.198611111111-4.0163888888889Koordinatoj: 42° 12′ N, 4° 1′ U (mapo) [+]
Alto 784 m [+]
Areo 11,735 km² ( 117 3.5 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villazopeque (Provinco Burgoso)
Villazopeque (Provinco Burgoso)
DEC
Villazopeque
Villazopeque
Situo de Villazopeque
Villazopeque (Hispanio)
Villazopeque (Hispanio)
DEC
Villazopeque
Villazopeque
Situo de Villazopeque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villazopeque [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,735 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 52 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 50 el 1991.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2007
101 100 75 78 72

Ĝi distas 35 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la rivero Arlanzón (suda limo). Ĝi limas kun Los Balbases, Villaquirán de los Infantes, Pampliega, Palazuelos de Muñó, Barrio de Muñó kaj Belbimbre.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Villazopeque formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Johano, kies turo estis plialtigita en la 19-a jarcento por la servo telegrafa.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti