Ville Jussi Kostiainen

(Alidirektita el Ville Jussi KOSTIAINEN)

Ville Jussi KOSTIAINEN [Kostiajnen] (naskiĝis la 1-an de majo 1889 en Sulkava; mortis la 22-an de marto 1968 en Hämeenlinna) estis finna esperantisto.

Ville Jussi KOSTIAINEN
Persona informo
Naskiĝo la 1-an de majo 1889
en Sulkava
Morto la 22-an de marto 1968
en Hämeenlinna
Lingvoj Esperanto
Nacieco Finna
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj FLEA
vdr

Kostiainen estis kunfondinto kaj prezidanto de FLEA. Li verkis artikolojn en Esperanto pri sporto kaj estis unu el iniciantoj de kunigo de Finnlanda Esperanto-Movado en 1960-aj jaroj. Li estis estrarano kaj kasisto de Esperanto-Asocio de Finnlando en la 1960-aj jaroj. Delegito de UEA en Hämeenlinna ekde 1945, komitatano de UEA 1964-1968.