Villeneuve-d'Ascq

Lille Métropole
(Alidirektita el Villeneuve d'Ascq)

Villeneuve-d'Ascq [vil.nœv.d‿ask] estas nova urbo konstruita dum la jaroj 1960-70 oriente de Lilo / Lille, en norda Francio, inter aro (plejmultaj ĉirkaŭ Parizo, sed ankaŭ kelkaj apud privincaj urbegoj) por malŝtopi tro densajn metropolojn dissemante urbanojn al malpli loĝataj modernaj flankaj urboj. En ĝi oni translogiĝis la universitatojn de Lilo, farante el ili kampusojn usonstile; la celo estis fari de Villeneuve d'Ascq urbo de universitatanoj kaj intelektaj profesiuloj. tamen la loĝloko ankaŭ havas historiajn konstruaĵojn - ekzemple la bela akvokastelo château de Flers tie situis jam antaŭe. La teritorio estas en la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. La nova urbo situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2020 en la komunumo vivis 61 258 loĝantoj sur areo de 27,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 231 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj ĝi estas la administra centro de samnoma kantono Villeneuve-d’Ascq.

Villeneuve-d'Ascq
komunumo
Villeneuve d'Ascq .-le Château de Flers (3).jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Escutcheon fr region Hauts-de-France.svg Hauts-de-France
Departemento Blason Nord-Pas-De-Calais.svg Nord
Arondismento Lille (Rijsel/Rysel)
Kantono Villeneuve-d’Ascq
Antaŭa regiono Generic flag of Nord-Pas-de-Calais.svg Nordo-Kaleza Markolo
Historia pejzaĝo Franca Flandrio
INSEE kodo 59009 [+]
Poŝtkodo 59491 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 61 258  (2020) [+]
Loĝdenso 2 231 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 37′ N, 3° 9′ O (mapo)50.6227777777783.1441666666667Koordinatoj: 50° 37′ N, 3° 9′ O (mapo) [+]
Alto 29 m [+]
Areo 27,46 km² (2 746 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villeneuve-d'Ascq
Situo de Villeneuve-d'Ascq

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villeneuve-d'Ascq [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En Villeneuve d'Ascq troviĝas grava muzo pri moderna arto.

la katolika kirko
loka akvokastelo château de Flers

Esperanta vivoRedakti

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 15 voĉojn (0,09% de voĉoj) en 2004, 41 voĉojn (0,26% de voĉoj) en 2009 kaj 43 voĉojn (0,27% de voĉoj) en 2014.

Tie estas klubo

Ĝemelaj urbojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti