Vilma Bánky [bAnki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánky Vilma estis hungara aktoro. Ŝi apartenis al la plej famaj hungaraj aktoroj en mutaj filmoj. Ŝia frato estis Viktor Bánky, ŝia edzo estis Rod La Rocque. Ŝia familia nomo ĝis 1927 estis Koncsics [konĉiĉ].

Vilma Bánky
Vilma Bánky en 1927
Vilma Bánky en 1927
Persona informo
Vilma Bánky
Naskiĝo la  9-an de januaro 1898(nun 1898-01-09)
en Hungario Nagydorog (Hungara reĝlando)
Morto la 18-an de marto 1991
en Usono Los Anĝeleso (Kalifornio, Usono)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco UsonoHungario vd
Familio
Gefratoj Viktor Bánky vd
Edz(in)o Rod La Rocque vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1919– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vilma Bánky [1] naskiĝis la 9-an de januaro 1898 (laŭ aliaj fontoj la naskiĝo okazis en alia tempo) en Nagydorog, ŝi mortis la 18-an de marto 1991 en Los Anĝeleso (Kalifornio, Usono).

Filma afiŝo pri Vilma Bánky en 1926

Biografio redakti

Vilma Bánky lernis en Budapeŝto, poste ŝi estis tajpistino. Ŝi studis en privata filmaktora lernejo de Géza von Bolváry kaj Ilona Mattyasovszky, fine ŝi ricevis lecionojn de Artúr Somlay. Ŝi debutis en Teatro Belvárosi, ekde 1919 ankaŭ en filmo en Berlino. En la sekvaj jaroj ŝi havis konstante rolojn en hungaraj, aŭstraj, germanaj, francaj mutaj filmoj. Ŝia kariero leviĝis, kiam en 1925 ŝi iris al Holivudo kun granda reklamado. Ŝi estis partneroj de Rudolph Valentino, Garry Cooper kaj Ronald Colman. En 1927 ŝi edziniĝis. Depost periodo de la mutaj filmoj ŝia kariero malleviĝis, ĉar ŝi ne parolis angle perfekte. Kelkfoje ŝi havis rolojn en Broadway, lastfoje en 1933. Ŝi okupiĝis pri aĉetadoj-vendadoj de nemoveblaĵoj kaj ŝi helpis al hungaroj, kiuj vizitis ŝin. Ŝi estis ankaŭ golfisto, ŝi aĝis 80, kiam ŝi foje golfis. En 1969 ŝi vidviniĝis, poste ŝi plene retiriĝis.

 
Filma afiŝo en 1926

Elektitaj teatraj roloj redakti

  • ’’Tavaszi szerelem’’ (1920; hungara filmo)
  • ’’Im letzten Augenblick’’ (1920, auxstra-germana-hungara filmo)
  • ’’Der Zirkuskönig’’ (1924, auxstra-franca filmo)
  • ’’The Dark Angel’’ (1925, germana-usona filmo)
  • ’’The Eagle’’ (1925, usona filmo) - Miss Mascha Troekouroff
  • ’’The Son of the Sheik’’ (1926, usona filmo) - Yasmin
  • ’’The Rebel’’ (1933, usona.germana filmo)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti