Vilma Medgyaszay
MEDGYASZAY Vilma [pr. medjasai], Stand estis hungara aktorino naskiĝinta en Arad la 3-an de majo 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de aprilo 1972.
Vilma Medgyaszay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Stand Vilma |
Naskiĝo | 3-an de majo 1885 en Arad |
Morto | 5-an de aprilo 1972 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patrino | Ilka Medgyaszay |
Edz(in)o | Henrik Horváth (tradukisto) |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro |
Ŝia kariero redakti
Vilma Medgyaszay debutis en 1903 en la trupo de Ignác Krecsányi en Buda. En 1904 dungis ŝin la Teatro Király. Ŝi ludis en la Teatro Magyar, en la Operetoteatro (Budapeŝto), en la Nacia Teatro (Budapeŝto), sed ŝia vera speco estis la kanzono. En 1907 dungis ŝin Endre Nagy al la Modern Színpad Cabaret. Ekde 1913 ŝi estris la Modern Színpad du jarojn sub nomo Medgyaszay Kabaré. En 1918 ŝi fondis memstaran teatron en Placo Eskü. Post 1945 ŝi estis ano por jaroj de la Vidám Színpad.
El ŝiaj roloj redakti
El ŝiaj filmoj redakti
- Barátságos arcot kérek (1936);
- Péntek Rézi (1938);
- Háry János (1941);
- Nemes Rózsa (1943);
Premioj redakti
- Kossuth-premio (1958);
- Eminenta artisto (1954).
Fontoj redakti
- Magyar Színházművészeti Lexikon
- hungare kun foto