Vilma Széky [sEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ geedza nomformo Székyné Fux Vilma [fuks] estis hungara geologo, petrologo, profesoro. Ŝia origina naskiĝa nomo estis Fux Vilma.

Vilma Széky
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1916 (1916-05-20)
en Debrecen
Morto 24-an de marto 2006 (2006-03-24) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geologo
vdr

Vilma Széky [1] naskiĝis la 20-an de majo 1916 en Debrecen, ŝi mortis la 24-an de marto 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilma Széky frekventis kalvinanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Universitato István Tisza en 1939, en la sekva jaro ŝi doktoriĝis el mineralogio. Jam ekde 1938 ŝi praktikadis en la geologia instituto, post la diplomo ŝi estis asistanto en la universitato. En 1943 ŝi edziniĝis (baldaŭ ŝi naskis 2 gefilojn), en la sama jaro ŝi estis asistanto en Scienca Universitato Péter Pázmány apud Béla Mauritz. Ŝi estis nomumita docento en 1951 apud Elemér Szádeczky-Kardoss, en 1971 profesoro. Inter 1974 kaj 1981 ŝi estis katedrestro en Scienca Universitato Lajos Kossuth. En 1952 ŝi kandidatiĝis, en 1970 ŝi doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1986 ŝi pensiuliĝis. Ŝi ricevis premiojn en 1975 kaj 1993. Ŝi okupiĝis plej ofte pri vulkanoj en la plena Karpata baseno.

Elektitaj kontribuoj [2] Arkivigite je 2016-08-16 per la retarkivo Wayback Machine redakti

  • Az "alföldi" lösz szerepe a szikes talajképződésben (1959)
  • Szinesfémek geokémiája (1963)
  • Kristálytan (1984)
  • A Kálimetaszomatózis, a vulkanizmus és az ércesedés kapcsolata a Kárpát-medencében (2000)

Fontoj redakti