CSEKE Vilmos (ĉeke) estis rumanuja hungara matematikisto. Li naskiĝis en Hátszeg la 5-an de majo 1915 kaj mortis en Kluĵo la 10-an de marto 1983.

Vilmos Cseke
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1915 (1915-05-05)
en Hațeg
Morto 10-an de marto 1983 (1983-03-10) (67-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater "King Ferdinand I" University
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Biografio redakti

Vilmos Cseke kaj la mezlernejon kaj la universitaton li finis en Kluĵo, tiun lastan en 1936. Li doktoriĝis en 1947 sub la gvido de Teofil Vescan (Magyarország és a Székelyföld népessége növekedésének matematikai-statisztikai módszerekkel való vizsgálata). Ekde 1937 li instruis en katolika ĉefgimnazio de Kluĵo, ekde 1941 li iĝis asistanto, ekde 1948 lektoro kaj poste universitata profesoro ĝis sia pensiuliĝo. Lia unua artikolo aperis en Erdélyi Iskola en 1939 pri la lernejkooperativoj. Li estis kunlaboranto de Utunk kaj Korunk; ekde 1957 li estis ĉefredaktoro de Matematikai és Fizikai Lapok, ekde 1959 redaktoro, inter 1976 kaj 1979 li estis la gvidanto de redakcikomisiono de la Matematikai Lapok. Liaj studoj aperis en revuoj Studii şi Cercetări Ştiinţifice kaj Studii şi Cercetări de Calcul Economic. Li tradukis kibernetikajn kaj informacitoriajn fakstudojn el la rusa kaj rumana lingvoj.

Verkoj redakti

  • Kereskedelmi számtan (Kv. 1946);
  • Logaritmus, kamatos-kamat, járadékszámítási és halandósági táblázatok (Kv. 1947);
  • Kamatos folyószámlák (eldono de uzinekonomia fakultato de Bolyai Tudományegyetem, Kv. 1948);
  • Feladatgyűjtemény középiskolai matematikai körök számára I-II. (kun Ernő Kiss kaj Ferenc Radó, 1957, 1959);
  • Matematika fémipari szakmunkások számára (kun Klima Alfréd, 1961);
  • A gráfelmélet és gyakorlati alkalmazásai (kun kovrilpaĝo de Cseke Tamás, 1972).
  • A valószínűségszámítás elemei és gyakorlati alkalmazások, 1982.

Bibliografio redakti

  • Maurer Gyula: Bevezetés a gráfelméletbe. Korunk 1973/3.
  • Szabó Attila-Vincze János: Cs. V. Természettudományos arcképcsarnok, Művelődés 1980/5.

Fonto redakti