Vilmos Foltényi [vilmoŝ foltEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Foltényi Vilmos estis hungara aktoro, operkantisto. Lia nobela antaŭnomo estis komjáti, lia origina familia nomo estis Foltiny, lia edzino estis Amália Szákfy-Szabó.

Vilmos Foltényi
Vilmos Foltényi en la 1860-aj jaroj
Vilmos Foltényi en la 1860-aj jaroj
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de majo 1820(nun 1820-05-24)
en Hungario Komját (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 3-an de februaro 1905
en Hungario Debrecen (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Amália Szákfy-Szabó
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto • teatrestro
vdr
Vilmos Foltényi en 1870

Vilmos Foltényi[1][2] naskiĝis la 24-an de majo 1820 en Komját (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Komjatice en Slovakio), li mortis la 3-an de februaro 1905 en Debrecen.

Biografio redakti

Vilmos Foltényi lernis en Pest (urbo), en 1841 li eklaboris en grafa biencentro en Gödöllő. Forlasinta la postenon li estis korusano de Nacia Teatro (Pest) inter 1842-1845, poste li estis membro de la unuigita teatra kompanio de József Szerdahelyi-Mihály Havi-József Szabó (teatrestro) en urboj Szeged, Nagyvárad, Kolozsvár. Pli poste kun nove fondita trupo li turneis en Italujo, Stirio, Karintio, Francio, Anglio, Svislando, Danio, vintre en Vieno. Pro la hungara revolucio de 1848 li hejmenvenis por batali en la liberecbatalo. Inter 1850-1854 li apartenis al teatra kompanio de Endre Latabár (1811 - 1873) en scenejoj de Nagykanizsa, Kaposvár kaj Győr, poste al aliaj aliaj kompanioj. Plej longe li estis en Teatro Csokonai (Debrecen) sub teatrestro de István Reszler inter 1859-1885, poste li pensiuliĝis kaj li estis bibliotekisto. Li edziĝis en 1861.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti