Vilmos Pillitz
Vilmos Pillitz [vilmoŝ pilic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pillitz Vilmos estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto.
Vilmos Pillitz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1849 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando) |
Morto | 3-an de marto 1884 en Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | kemiisto |
Vilmos Pillitz[1] naskiĝis en Pest (urbo) en 1849, li mortis la 3-an de marto 1884 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Vilmos Pillitz devenis el juda familio. Li akiris diplomon kun doktoriĝo eksterlande. Hejmenveninta li komencis instrui kiel asistanto en Reĝa Teknikuniversitato József. Li atingis la instruan rangon privata profesoro en 1874, eksterordinara profesoro en 1883. Li okupiĝis plej ofte pri ekzamenado de hungaraj vinoj. Li kreis mezurilon pri sukeroj en mostoj.
Elektitaj artikoloj redakti
- Az erjesztés és pinczekezelésről (1872)
- Adat a gabonaneműek s azok lisztjének vegyelemzéséhez (1873)
- A zsadányi meteorkő chemiai alkata (1878)
- A salicylsav (1875)
Liaj verkoj redakti
- Tanulmányok a talaj absorptiója fölött (1876)
- Minőleges analytikai vegytan (1881)