Vilmos Sóltz [vilmoŝ ŝOlc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sóltz Vilmos estis hungara inĝeniero, profesoro. Liaj nomvariantoj estis Scholz, Scholcz, Scholtz, Solcz.

Vilmos Sóltz
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1833 (1833-12-08)
en Švedlár
Morto 12-an de oktobro 1901 (1901-10-12) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Vilmos Sóltz [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1833 en Hungara reĝlando en Svedlér (nuntempa Švedlár en Slovakio). Li mortis la 12-an de oktobro 1901 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilmos Sóltz frekventis gimnaziojn en Eperjes kaj Kassa, poste li akiris diplomon en mineja akademio de Selmecbánya en 1858. Post siaj studoj li havis postenojn en diversaj fabrikojminejoj. Inter 1859-1861 li plulernis en Bohemio en Příbram. En 1864 li estis altrangigita "majstro". Ĝis 1881 li havis spertojn, kiujn li akiris en fabrikoj kaj minejoj de la tuta lando, poste li transdonis la spertojn en la menciita akademio dum instruado. En la sama jaro li studvojaĝis al Saar kaj Ruhr-regionoj. En 1882 li estis nomumita katedrestro, en 1892 akademiestro. En la sama jaro li fondis tutlandan asocion pri hungara mino kaj metalurgio. Li havis ankaŭ patentojn pri la metalurgio. Li pensiuliĝis en 1901.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Thomas és Gilchrist-féle eljárásnak jelen állása és ennek befolyása a vasiparra (1882)
  • A Farbaky és Sóltz féle folytonosan működő vízgázfejlesztő készüléknek leírása és elmélete (1885)
  • A vasgyártás története (Historio de la ferprodukto), (1895)
  • A Sóltz féle adagoló (1896) - priskribo de lia inventaĵo
  • "A tégelyacélgyártás és a tégelyacél kereskedelmi gyártmánnyá való feldolgozása" (1897) - libro

Memorigiloj redakti

  • estis fondita memormedalo "Sóltz Vilmos" en 1967

Fontoj redakti