Vilmos Schulek [vilmoŝ ŝulek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schulek Vilmos estis hungara kuracisto pri okuloj, profesoro, membro (korespondanta en 1889, ordinara en 1902) de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis Ágoston Schulek (ekonomo), lia frato estis arkitekto Frigyes Schulek.

Vilmos Schulek
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1843 (1843-04-21)
en Peŝto
Morto 13-an de marto 1905 (1905-03-13) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Vieno • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino
Familio
Patro Ágoston Schulek
Frat(in)o Frigyes Schulek
Parencoj János Schulek
Okupo
Okupo kuracisto • okulkuracisto
vdr

Vilmos Schulek [1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1843 en Pest (urbo). Li mortis la 13-an de marto 1905 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilmos Schulek frekventis universitatojn en Vieno kaj Budapeŝto ricevinta diplomon en 1868. Li plulernis en Berlino, Parizo, Londono, Utrecht. Inter 1870-1872 li kuracadis en Vieno, poste li ekinstruis en Universitato Kolozsvár, poste en Universitato de Budapeŝto jam kiel katedrestro. En la studjaro 1890 li estis rektoro. Tiutempe li estis la plej fama kirurgo pri la okuloj en Hungario. Li estis nomita titulara ministeria konsilanto en 1897.

Verkaro (elekto) redakti

  • A nézésről munkálkodás közben (Pri la rigardo dum laboro), (1881)
  • A szembogár szükítőnek kiszabadítása (Sphincterolisis anterior) (1892)
  • Ungarische Beiträge zur Augenheilkunde I–III (1895–1903)
  • A szempár közös működését bizonyító kísérletek (1904)

Fontoj redakti