SIMON Vilmos (pro. ŝimon) estis hungara ĵurnalisto, verkisto naskita en Klopotiva la 8-an de marto 1899 kaj mortinta en Bp. la 12-an de novembro 1935.

Vilmos Simon
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1876 (1876-03-08)
en Clopotiva
Morto 13-an de novembro 1936 (1936-11-13) (60-jaraĝa)
en Józsefváros
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Edz(in)o Mici Haraszti
Okupo
Okupo ĵurnalisto • verkisto de nefikcio • milita ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Vilmos Simon luktis flanke de buroj en angal-bura milito (1899–1900), li grave vundiĝis. Reveninte Hungarion li estis raportisto, poste eksterpolitika kunlaboranto de pluraj gazetoj, ekstera kunlaboranto de la Budapesti Hírlap, de 1910 ĝis sia morto li estis kunlaboranto kaj rubrikestro pri eksterpolitiko de Pesti Hírlap. Li estis militraportisto en militoj bulgara-turka (1912–13), serba-bulgara (1913) kaj dum la unua mondmilito. Post la falo de hungara konsilantara respubliko en printempo de 1919 li vivis monatojn en Vieno, kie li intervjuis aŭstriajn ŝtatulojn, en Karlstein la internigitajn hungarajn komunistajn popolkomisarojn. Li publikigis en Soproni Napló (1910), Világ (1913–16), Pester Lloyd (1915–16) kaj Budapesti Napló (1908–10).

Verkoj redakti

  • A búr szabadságharc (Bp., 1901);
  • Élményeim az angol–búr háborúról (Bp., 1903);
  • A török harctérről (militraportaĵoj, Bp., 1913).

Fonto redakti