Vilmos Tarján
Vilmos Tarján [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tarján Vilmos estis hungara ĵurnalisto, kabaredisto. Lia origina familia nomo estis Klein ĝis 1900.
Vilmos Tarján | |
---|---|
Vilmos Tarján | |
Persona informo | |
Naskonomo | Klein Vilmos |
Naskiĝo | 25-an de marto 1881 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de novembro 1947 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro • ĵurnalisto • verkisto |
Vilmos Klein[1] naskiĝis la 25-an de marto 1881 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de novembro 1947 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Vilmos Tarján devenis el juda familio. Li frekventis komercan lernejon, ekde 1903 li estis ĵurnalisto en signifaj gazetoj. En 1907 li aranĝis kabaredan trupon kaj ili prezentis kabaredon en suda parto de Hungara reĝlando. En la sekva jaro li aliĝis al kabaredo en Budapeŝto, sed li estis ankaŭ daŭre ĵurnalisto. Dum la 1-a mondmilito li estis bataleja raportisto, poste li estis partoposedanto de elita kafejo. En 1924 li estis kabaredestro. Li edziĝis en 1922, lia edzino naskis filon.
Elektitaj membroj de lia kabareda trupo redakti
Liaj libroj (elekto) redakti
- A terror. 1. r. (1919)
- T. V.-től a Tarjánig (1937)
- Pesti éjszaka (1940)
- Riporteri titkaimat nem viszem sírba (1943)
- A bedeszkázott riporter (2007)