Vilmos Tauffer
TAUFFER Vilmos (taufer) estis hungara kuracisto, ginekologo, universitata profesoro naskita en Koloĵvaro la 2-an de julio 1851 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de decembro 1934.
Vilmos Tauffer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1851 en Kluĵo |
Morto | 7-an de decembro 1934 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Frat(in)o | Emil Tauffer |
Okupo | |
Okupo | ginekologo • obstetrikisto |
Kariero redakti
Tauffer pristudis medicinon en Budapeŝto kaj Vieno kaj li iĝis praktikanto de 1874 en la kliniko de obstetriko de Budapeŝto. Inter 1876 kaj 1878 li estis asistanto en Freiburg, en 1879 en Budapeŝto. Inter 1881 kaj 1918 li estis profesoro en Universitato de Budapeŝto. Li estis la fondinto de la operativa ginekologio en Hungarujo.
Verkoj redakti
- A nőgyógyászat kézikönyve (kun István Tóth, Bp., 1916).