Vilmos Wagner [vilmoŝ vagner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wagner Vilmos estis hungara inĝeniero, akademia instruisto.

Vilmos Wagner [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1839 en Hungara reĝlando en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 18-an de januaro 1900.

Biografio redakti

Vilmos Wagner studis en Akademio de Selmec, inter 1863-1866 li faris la kutimajn praktikajn ekzercojn en Nagybánya. Reveninta al la akademio li estis asistanto de Ede Pöschl. Ekde 1869 li estis inĝeniero en Máramarossziget, poste li havis postenon en la ministerio. Baldaŭ li gvidis la fabrikon dum jardeko en Zólyomberezna. En 1889 li estis nomumita mineja ĉefkonsilisto. Ekde 1897 ĝismorte li gvidis ĉiujn hungarajn metalurgiajn objektojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Legújabb szerkezetű vízműtani olajsajtó és magmelegítő kemencze (1867)
  • Építési illeték-kiszabás. Átszámítási és segédtáblák. (1877)

Fontoj redakti