Subdistrikta komunumo Vilnius

subdistrikta komunumo de Litovio
(Alidirektita el Vilno (subdistrikto))

La subdistrikta komunumo (rajono savivaldybė) Vilnius situas en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Vilnius (Vilno), kaj preskaŭ komplete ĉirkaŭas la nacian kaj distriktan ĉefurbon Vilno. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 88 500 loĝantojn. Al la teritorio apartenas parto de la lago Asveja.

Subdistrikta komunumo Vilnius
FlagoBlazono
subdistrikta komunumo de Litovio [+]

LandoLitovio

DistriktoVilnius (Vilno) formale nur ĝis 2010
Subdistrikta KomunumoVilnius

ĈefurboVilno
- koordinatoj55° N, 25° O (mapo)54.73333333333325.383333333333Koordinatoj: 55° N, 25° O (mapo)
Areo2 129 km² (212 900 ha) [+]

Loĝantaro101 943 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco47,88 loĝ./km² [+] [+]

ĈefuloMarija Rekst

Poŝtkodo09318 [+]
Telefona prefikso(+370) 5

Subdistrikta komunumo Vilnius (Tero)
Subdistrikta komunumo Vilnius (Tero)

Subdistrikta komunumo Vilnius (Litovio)
Subdistrikta komunumo Vilnius (Litovio)
DEC
Subdistrikta komunumo Vilnius
Subdistrikta komunumo Vilnius

Map
Subdistrikta komunumo Vilnius

Vikimedia Komunejo:  Vilnius District Municipality [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

Inter la jaroj 1920 kaj 1940 la teritorio en 1920 grandparte loĝata de litovlingvanoj, malplimulte ankaŭ de pollingvanoj, apartenis al pseŭdoŝtato nomata Centra Litovio (pole Litwa Środkowa) kun la ĉefurbo Vilno (litove Vilnius, pole Wilno), kiun deklaris anoj de la pola armeo post anekso de la regiono en 1920. La pseŭdoŝtato neniam atingis plenan ŝtatan suverencon kaj la 16-an de aprilo 1922 deklariĝis parto de la Dua Pola Respubliko. Dum tiuj dudek jaroj pollingvanoj iĝis la plimulto en la teritorio.

1944 rilate al la pola historio:

Demografio redakti

La subdistrikta komunumo Vilno estas la etne plej miksita de Litovio. Inter la loĝantoj de la teritorio nuntempe proksimume 61% estas poloj, 22% litovoj, 8% rusoj, 4% baltarusoj kaj pliaj 5% aliaj.

La plej grandaj loĝlokoj de la subdistrikto (inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ stato de la censo de 2011) estas:

Ĝemelaj urboj redakti

Interalie partnerurbo de Nemenčinė estas pola urbo Ełk (legu: Eŭk)

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Internete laŭ la stato 2024 ne eblas malkaŝi kie ekzakte povus lokiĝi tiu domaro

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti