Vilviestre del Pinar

Vilviestre del Pinar [bilBJEStre delpiNAR] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, apude al la provinco Sorio (al kies Komarko Pinares ĝi estas krome atribuita).

Vilviestre del Pinar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09690
Demografio
Loĝantaro 508  (2023) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 3° 5′ U (mapo)41.951944444444-3.0780555555556Koordinatoj: 41° 57′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto 1 139 m [+]
Areo 33897 km² (3 389 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vilviestre del Pinar (Provinco Burgoso)
Vilviestre del Pinar (Provinco Burgoso)
DEC
Vilviestre del Pinar
Vilviestre del Pinar
Situo de Vilviestre del Pinar
Vilviestre del Pinar (Hispanio)
Vilviestre del Pinar (Hispanio)
DEC
Vilviestre del Pinar
Vilviestre del Pinar
Situo de Vilviestre del Pinar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vilviestre del Pinar [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 33,897 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 532 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn ekde la 1960-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 80 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La urba kerno estas dividata en du kvartaloj: nome San Martín, norde, en la malsupra zono, kie estas la preĝejo, la urbodomo kaj la malnova polmoludejo; kaj San Roque, sude, kie estas la lernejoj, la parko konata kiel El Campo kaj la nova polmoludejo. La monto Carmona (1448 msm) estas la plej alta punkto de la municipo.

Ĝi limas kun Palacios de la Sierra, Haedillo, Mencilla, Monto Campiña (2049 msm), Quintanar de la Sierra, montoj Picos de Urbión, Canicosa de la Sierra, Hontoria del Pinar, San Leonardo de Yagüe kaj Soria (provinco).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La mezepoka historio estas ligita al la memoro de la Sep infantoj Lara, famaj pro cantar de gesta kaj en popolaj romancoj. La rakonto okazas en Salas de los Infantes kaj apudaj lokoj kiel Barbadillo del Mercado, Vilviestre del Pinar kaj Canicosa de la Sierra. Ĝi estis citita de Ramón Menéndez Pidal en sia verko La leyenda de los infantes de Lara.

La mencioj dokumentaj plej antikvaj de Vilviestre estas de 1052 kaj 1092 korespondaj al donacoj al monaĥejo de Arlanza fare de nobelaj familioj. En 1187 jam estis mencio de la preĝejo de Sankta Johano de Vilviestre en buleo de la papo Urbano la 3-a.

Tradicia metio estis de ĉartransportistoj, ĉefe por militoj, kun 392 ĉaroj meze de la 18-a jarcento. Tio rezultis en forta kolektiva agado. Tial estas ĉaro en la malsupra duono de la municpa blazono. Sed en la militoj de la 19-a jarcento oni suferis pro la agado de la diversaj batalantoj kaj pro la devigoj de ĉartransportistoj kunlabori kun ili.

En la Dua Hispana Respubliko la voĉdonantaro estis majoritate maldekstra, male al la cetero de la komarko kaj de la provinco. Tiukadre okazis mortigoj kaj subpremado kontraŭ maldekstruloj dum la Hispana Enlanda Milito. Kurioze ankaŭ la unua demokratia urbestro en 1979 post la frankisma diktaturo, Artemio Bartolomé Mediavilla, apartenis kaj kandidatiĝis per ORT-PTE, de ideologio marksism-leninisma kaj maoisma, tute escepte en la provinca medio.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ermitejoj, la popola arkitekturo, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti