Viminalo
La monteto Viminalo (latine: collis Viminalis, itale: monte Viminale)) estas unu el la klasikaj sep montetoj de Romo. Hodiaŭ sidas sur la 49 metrojn alta monteto la Palazzo del Viminale, sidejo de la ministro pri internaj aferoj. Tial, kiam italaj novaĵoj rilatas al Viminale, temas plej ofte pri la ministerio.

La sep montetoj de Romo
HistorioRedakti
Dum antikvo loĝis sur Viminalo meza tavolo de la socio. La loĝloko estis malpli ŝatata ol tiu de Kvirinalo. Tamen ekzistis tie kelkaj belaj aristokrataj palacoj.
Sur la Viminalo troviĝis ankaŭ la banejoj de Diokletiano kaj la kazerno de la pretorianoj.
Vidu ankaŭRedakti
Koordinatoj: 41° 53' 57" N, 12° 29' 39" O