Vinca major

La granda vinko (aŭ latine Vinca major) estas plantspecio el la genro Vinko (Vinca) en la familio de la Apocinacoj (Apocynaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vinca major

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Apocinacoj Apocynaceae
Genro: vinko / Vinca
Specio: V. major , granda vinko
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La granda vinko estas ĉiamverda , multjara duonarbusto kun unu ĉefakso, kiu kreskas sur la grundon kaj enradikiĝas ĉe la nodoj. La branĉetoj kreskas ĝis unu metro. Je la bazo la branĉetoj kreskas vertikale kaj poste ili kurbiĝas malsupren kaj poste rampas sur la grundo. La florsprosoj atingas altecon de ĉ. 30 cm.

La alterne starantaj folioj estas ledecaj kaj havas tigetojn. Ili longas 9 cm kaj larĝas 6 cm. La foliformo plejofte estas ovoformaj, malofte lancetaj. Je la bazo ili estas preskaŭ korformaj.

La floroj staras en la foliakseloj, ili havas relative longajn tigetojn kaj estas kvinnombraj. La flortigetoj estas pli mallongaj ol la folioj, kiuj apartenas al ili. La telerforma helblua aŭ violkolora (malofte blanka) petalo havas diametron de 50 mm. La tubeto estas mallonga kaj funebroforma. La ovario estas epigina kaj dufaka. La stilusoj estas mallongaj. La frukto konsistas el du sekaj folikloj.

La flortempo estas de marto ĝis majo, kelkfoje aldone ankaŭ en aŭtuno.

La kromosomnombro estas 2n = 90 aŭ 92.

Disvastigo redakti

 
granda vinko (Vinca major)

La natura disvastigo estas la okcidenta kaj centra mediteranea regiono ĝis okcidenta Azio. La planto estas en multaj landoj neofito.

La granda vinko kreskas sur ombraj lokoj, en arbaroj kaj arbustaroj, en malsekaj heĝoj kaj apud riveretoj. Ĝi estas malofta planto.

Sistematiko redakti

Oni povas distingi tri subspecioj:

  • Vinca major subsp. balcanica (PÉNZES) KOZUHAROV & A.V.PETROVA: Ĝi kreskas sur la norda parto de la Balkana duoninsulo.
  • Vinca major subsp. hirsuta (BOISS.) STEARN: Ĝi kreskas en norda Turkujo ĝis okcidenta Transkaŭkazio.
  • Vinca major subsp. major: Ĝi origine venis el Sudeŭropo ĝis la orienta Mediteraneo. En multaj lando ĝi estas neofito.

Literaturo redakti

  • Gunter Steinbach (Hrsg.): Strauchgehölze (Steinbachs Naturführer). Mosaik-Verlag GmbH, München 1996, ISBN 3-576-10560-3.

Checklist of Selected Plant Families des Royal Botanic Gardens, Kew.] Zuletzt eingesehen am 12. November 2017. </ref>

Retligoj redakti