Vincenzo Silvano Casulli

Vincenzo Silvano CASULLI, (komune nomita Silvano CASULLI) estis itala amatora astronomo naskiĝinta la 25-an de aŭgusto 1944 en Putignano (Apulio), mortinta la 24-an de julio 2018 en Fonte Nuova (Latio). Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 200 asteroidojn inter 1993 kaj 2011[1].

Vincenzo Silvano Casulli
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1944 (1944-08-25)
en Putignano
Morto 24-an de julio 2018 (2018-07-24) (73-jaraĝa)
en Fonte Nuova
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

En 1985, li estis ano de la teamo "Transition Comets — UV Search for OH Emissions in Asteroids", esploro per la kosmoteleskopo Hubble, kiu celis serĉi ĉu iuj asteroidoj estis iam kometoj.

Li estis la unua amatora astronomo, kiu akiris precizajn astrometriajn mezurojn per ŝargkuplita aparato.

La asteroido 7132 Casulli[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti